Nasr Edin Hoĝa


La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 165 (4/2020). Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.

Ĉirkaŭ Nasr Edin Hoĝa ĉio abundas.

Abundas liaj nomoj. Foje oni diras Nasreddin, foje Goha aŭ Joha. Ne gravas. Vikipedio starigis liston de liaj nomoj : aperas 34!

Abundas la landoj, kie li aperas en tradiciaj rakontoj kaj fabeloj. Li estas konata de Balkanio ĝis Mongolio, de Kaŭkazo ĝis Pakistano. Origine li estis turko.

Li naskiĝis en 1208 kaj mortis en 1284, supozeble. Abundas la lokoj, kie laŭdire li estis entombigita.

Abundas liaj trajtoj: foje li estas saĝulo, foje li parolas kiel stultulo, foje li komentas vigle, foje li primokas akre. Li havas la rajton primoki la gravulojn kaj la saĝulojn. 

Nasr Edin havis azenon. Kutime li sidis sur la azeno en la malĝusta direkto kaj rigardis malantaŭen. Sensencaĵoj abundis en lia buŝo kaj en liaj agoj, kune kun saĝaj komentoj kaj helpemaj aŭ lertaj agoj.

Jen rakonto pri li:

Dum tuta posttagmezo Nasr Edin promenadis en urbo kune kun du gravaj homoj. Unu estis religia gvidanto kun la titolo imamo, la alia estis juĝisto kun la titolo kadi. Venis la momento por saluti unu la alian kaj disiri.

“Vi vere estas nekutima persono,” diris la religiulo. “Foje oni povus supozi, ke vi estas malhonestulo kun kapablo ŝteli kaj trompi iun ajn, sed tuj poste oni povas imagi, ke oni estas en ĉeesto de stultulo.” La juĝisto plu parolas: “Estu nur unufoje honesta kaj diru al ni la veron: kiu vi estas en la realo? Ĉu vi estas trompisto aŭ stultulo?”

“Tio dependas,” respondis Nasr Edin. “Tamen jen tio, kion mi povas diri al vi du en tiu ĉi momento: mi estas precize inter ambaŭ.”

Dirante tion, li povis diri trompisto al religiulo kaj stultulo al juĝisto, aŭ ĉu li volis diri la malon?… Vi decidu!

UNESKO decidis siatempe, ke la jaro 1996 estu la Jaro de Nasr Edin Hoĝa.

Mireille Grosjean

Commenti

Post popolari in questo blog

Kiam silentas la surenoj ... (33) - Maxence VAN DER MEERSCH

La vita è