
Nasr Edin Hoĝa La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 165 (4/2020). Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila . Ĉirkaŭ Nasr Edin Hoĝa ĉio abundas . Abundas liaj nomoj. Foje oni diras Nasreddin, foje Goha aŭ Joha. Ne gravas. Vikipedio starigis liston de liaj nomoj : aperas 34! Abundas la landoj, kie li aperas en tradiciaj rakontoj kaj fabeloj . Li estas konata de Balkanio ĝis Mongolio, de Kaŭkazo ĝis Pakistano. Origine li estis turko. Li naskiĝis en 1208 kaj mortis en 1284, supozeble. Abundas la lokoj, kie laŭdire li estis entombigita . Abundas liaj trajtoj : foje li estas saĝulo, foje li parolas kiel stultulo, foje li komentas vigle, foje li primokas akre. Li havas la rajton primoki la gravulojn kaj la saĝulojn. Nasr Edin havis azenon . Kutime li sidis sur la azeno en la malĝusta direkto kaj rigardis malantaŭen. Sensencaĵoj abundis en lia buŝo kaj en liaj agoj, kune kun sa...